Genealog: Difference between revisions

Se Vükiped: sikloped libik
Content deleted Content added
No edit summary
p bot läükon: eo:Genealogio moükon: vo:Genealog
Lien 211: Lien 211:
[[el:Γενεαλογία]]
[[el:Γενεαλογία]]
[[en:Genealogy]]
[[en:Genealogy]]
[[eo:Genealogio]]
[[es:Genealogía]]
[[es:Genealogía]]
[[et:Genealoogia]]
[[et:Genealoogia]]
Lien 246: Lien 247:
[[uk:Генеалогія]]
[[uk:Генеалогія]]
[[vi:Gia phả học]]
[[vi:Gia phả học]]
[[vo:Genealog]]
[[yi:ייחוס]]
[[yi:ייחוס]]
[[zh:系譜學]]
[[zh:系譜學]]

Fomam dätü 22:30, 2010 yulul 10id

Genealogio studas familion (pragepatrojn) kaj gentojn. Tiel oni kolektas nomojn de parencoj, ligas la nomojn laux rilateco, kolektas faktojn el multaj fontoj kaj tiel starigas familian arbon. Genealogio estas iam nomata familia historio, kvankam foje cxi tiuj terminoj estas uzataj malsame. "Genealogio" povas signifi la ligadon de la nomoj, kaj "familia historio" informojn kaj faktojn pri popoloj.


Eksteraj ligoj


Vidu ankaux jenon:

Samafomot:LigoLeginda

Kategorio:Sxatokupoj Kategorio:Historio Kategorio:Helpaj historiaj sciencoj thumb|250px|L'arbre généalogique de la famille Bluntschli "Genealogio"' estas praktiko celanta sercxadon de devenon kaj filadon de homoj kaj familioj. Distingeblas :

  • patrara genealogio, interesigxas al prapatroj de homo ;
  • filara genealogio, interesigxas al filaro de homo ;
  • agnatuloj, nur interesas al viraj prapatroj de homo, transdonante familian nomon ;
  • 'lkognatuloj, genealogio de homo, kies prapatroj aux prafiloj ne samnomas, precipe parenco far virinoj ;
  • Ni ne forgesu heredan genealogion, praktikatan de profesiuloj (genealogoj) pete de notarioj komisiitaj pri vaka heredado, Poste procento el malkovrita heredo petatas de genealogo el retrovitaj heredantoj sekve de liaj sercxoj (gxis la sesa grado de flanka parenceco laux kalkulo de frana Civilkodo).

En Francio

Informfontoj

Cxefaj informfontoj jenas :

  • Informoj rikoltitaj en familio kaj cxirkauxuloj ;
  • Por eki en Francio, apogeblas sur familiaj elementoj, kion cxiu havas:
  1. identeca karto
  2. famililibro
  3. anoncoj : naskigxo, edzigxo, forpaso.
  4. Por kristanoj: komunibildoj, bapt-, edzigx-, argxent- kaj or-edzec anoncoj ktp...
  5. Malnovaj fotoj, se homoj identeblas kaj dateblas.
  • En Francio nur pli ol 75-jaraj, alireblas al cxiuj. Por sxirmata periodo (malpli ol 75-jaraj) nur rektaj prapatraj kaj prafilaj rajtas pravigante siajn identecon kaj parencgradon, ricevi kompletajn kopiojn de aktoj. Franca legxaro neprigas liveradon de tiuj kopioj ;
  • Parohxaj kaj civilstataj registroj (vidu Historio de civistato en Francio) ;
  • en Francio, dekjaraj tabeloj de 1793, arigas laux dekjara periodo kaj komunumo cxiujn civilstatajn aktojn (naskigxoj, edzigxoj kaj forpasoj) alfabetigante laux dekjaro ;
  • en Francio, notariaj aktoj, gxenerale abundas de la Samafomot:XVIIa jarcento (departementarkivoj) ;
  • en Francio, nomlistoj de popolnombrado, regule starigante de 1836 (escepte interrompo en 1916 kaj 1941) (departement- kaj komunumarkivoj) ;
  • en Francio, jugxoj de malta kaj mezaj juridikcioj loke ofteblis de la Samafomot:XVII-a jarcento (departement- kaj komunumarkivoj).

Arkive konservitaj informoj ne gxenerale indeksatas kaj ilia legado otte malfacilas. Multaj bonvolaj agantoj — associoj aux unuopuloj — realigis transskriban kaj indeksan laboron ofte disponigitan al geneologo :

  • Geneasocioj kaj simplaj neformalaj grupoj de neprofesiaj genealogoj ofte departementdimensias en Francio. Ili starigas sistemajn etatojn de l’Civilstato kaj Parohxaj Registroj (B.E.T.), samkiel ekzemple aliajn tipojn de notariaj aktoj,

Rezultaro dissendigxas sur diversaj iloj :

  • "Paper"-brosxuroj konsulteblaj en asocilokaloj aux urbodome en iuj komunumoj (ekzemple en Ardèche); laux asocioj, tiu konsultado senkostas aux ne. Urbodome, gxi cxiam senkostas.
  • Kosta minitelo (la plej kosta) malpli kaj malpli uzatas,
  • Retsistemo GeneaBank ebligante kiel membro de asocio konsulti ekde ioma poentnombro etatojn de cxiuj asocioj sistemanaj;
  • Multaj senkostaj unuopulaj datenbazoj; sercxado sur Google gxenerale ebligas facile ilin rettrovi ;
  • lSito GeneaNet referencas pli ol 350 milion genedatenoj (majo 2008), genearboj aux nom/lokaj indeksoj deponitaj de unuopuloj; tamen necesas singardi pri trovitaj datenoj kaj kontroli per si mem, cxiam, kiam eblas, datenauxtentecon;
  • Datenbazo ExpoActes jam referencigas 29.935.550 aktojn kaj sencxese ricxigxas per laboro de bonvoluloj el la diversaj genegrupoj; tiam ankoraux, vigle konsilatas aktojn kontroli : cxu rekte rete sur DA-sito, kiam tio eblas, cxu cxe genealogoj deponintaj aktojn sur datenbazon;
  • Genedatenbazo Roglo[1] disvolvigxante de Daniel de Rauglaudre el INRIA nombras pli ol 3 200 000 homojn (februaro 2010). Tiun bazon nun mastrumas asocio Amikaro de Roglo[2];
  • Bazo Memoro de Defendministerianoj [3] disponigas al publiko je 5 datenbazojn realigitajn de bitigado kaj indeksado de biografiaj slipoj konservitaj de gefendministerio (mortintoj por Francio 1914-1918, Aeronauxtiko 1914-1918, Indocxinia milito 1946-1954, Mortpafitoj de Mont-Valérien 1939-1945, Mortintoj por Francio AFN 1952-1962) ;
  • Publikigitaj genestudoj.
  • Sito Généawiki estas ilo ariganta enciklopediajn datenojn pri genealogio.

Reguloj pri alirebleco al arkivoj en Francio

Civilstataj arkivoj konsulteblas en urbodomoj, kaj en departementarkivoj (lauxkaze). Malpli ol 75-jaraj civilstataj registroj kaj notariajxoj ne komunikeblas al publiko, escepte :

  • permesoj (historia-, statistika- aux heredocelaj sercxadoj),
  • Forpasaktoj, libere komunikeblas al cxiuj kia ajn estas forpasdato (nur pli ol 75-jaraj aktoj rekte konsulteblas, la ceteraj liveratas forme de kompletaj kopioj).

Por civilstato kaj precipe por naskigx- kaj edzigxaktoj, pravigo de gxia rekta parenceco (ne flanka) kun homo akte menciita , aux edzeca, ebligas ricevon de kompleta kopio de akto. trans 75, la legxaro permesas rektan aliron al dokumentoj (aux mikrofilmaj aux bitigitaj reproduktajxoj).

Arkivoj plurforme disponeblas :

  • Originalaj paperregistroj ;
  • Mikrofilmoj de tiuj registroj ;
  • Bitbildoj de registroj (ankoraux maloftaj).

Genesercxadoj plisukcesigxas, malfelicxe malprofite fontojn. Registrostato pli difektigxis dum cxi-20 jaroj ol dum la antauxaj tri jarcentoj. Do urgxas realigi kompletan bitigadon de fondoj. Rimedoj ekzistas (bitigmasxinoj 2400 pagxojn/hore). Suficxas voli tion.

Fotokopio de original registroj gxenerale malpermesatas, por eviti difekti ilin (bindajx-rompriskoj sur ordinara fotokopiilo neekipita per tiuefika « ramplo », malinkigxo per fulmlumo de aparato). Tiel ankaux malpermesatas klisxoj per fulmlumo, al kio cxiam preferendas natura lumo (kun konsekvenca ekspontempa vario).

Villers-Cotterêts-a edikto neprigas registrotenadon per eklezio en 1539, sed baptoregistrado sur registroj pli malnovas, ekde 1400 en iuj pregxejoj en Francio.

De 1737, en Francio, ekzistas du paralelaj serioj de parohxaj (gxis 1792) kaj civilstataj registroj (de 1793). Enhavo de ambaux serioj samindu. Parohxaj kaj civilstataj registroj de « komunuma » serio konservatas urbodome aux en municipaj arkivoj, aux deponitaj en departementarkivoj. Parohxaj registroj de serio dirita « aktejo » cxiam konservatas en departementarkivoj.

Nomlisto de logxantaro (popolnombrado), konsulteblas nur post 30 jaroj.

En franca juro, cxiuj informoj pri aliro al civilstato disponeblas jenaj dokumentoj, konsulteblas sur www.legifrance.gouv.fr :

Mikrofilmoj reproduktantaj parohxajn kaj civilstatajn registrojn en Francio

Antaux- kaj postrevolucia Civilstato gxenerale microfilmatis. Tiuj mikrofilmoj konsulteblas en departementarkivoj sur legiloj ofte ebligantaj paperreproduktajxon. Gxenerale, mikrofilmoj de departementarkivoj sendeblas al alia departementarkivo pete de uzanto kun ia prokrasto.

En Francio, mikrofilmadon ofte realigis Mormonoj komisiante sin starigi homaran genearbon [1].

Mikroinformadiko serve de genealogio

Informadiko faciligis iujn taskojn de genealogo. Ampleksa aro da geneprogramaro (komercaj, sed ankaux senkostaj kaj liberaj) ebligas :

  • Mastrumado de gravaj datenbazoj, kaj printadon de prapatraj, prafilaj aux selektitaj listoj, elekte de uzanto ;
  • Grafreprezentado (desegniloj) de prapatraj kaj prafilaj arboj, ecx de « kuzaro » ;
  • Tiuj ambaux funkcitipoj ofte samprogramare kuplitaj.

Specifado de genedatenintersxangxo inter programaroj iom post iom imponigxis : normo GEDCOM, akronimo de GEnealogical Data COMmunication. Gxi komence disvolvigxis far sercxistoj de Utaha Genealogia Societo, nun kun aktiva partopreno de konceptistoj el tutmondo.

Liberaj programaroj ja cxeestas genefako. Mencieblas GeneWeb[4]. el INRIA, prezentanta per interfaco mastrumeblan kaj konsulteblan datenbazon, kaj @rbre[5], el Kultura Laboratorio A+H cele proponi intersxangxsistemo (P2P) de 3D-reprezentitaj genebazoj.

Interreto serve genealogion

Bitigado de publikarkivaj fondoj

Samafomot:Detalita Valorajn konsilojn por efike starigi genesercxadon donis Sxtatkonservistino sur arkivsito de Francio [2]. Per tio lerneblas metodologio, kio estas dekjara tabelo... Interreto faciligas intersxangxojn inter genealogoj, nivele de metodoj kaj datenoj mem. Trideko da departementoj ebligas rektan kaj senkostan konsulton sur TTT-ejo departementarkivoj konsistantaj el plenserioj de bitigitaj dokumentoj en Francio nombritaj de France Généalogie [3]. Nomina, el portalo de Kulturministerio, estas nacia bazo nombranta pli ol 13 milion nomojn [4].

Iuj komunumoj permesas retkonsulti parton de siaj arkivoj [5], kiel ekzemple urbo Rennes[6]. Ekzistas nacia retindekso de civilstataj aktoj arigante 26,9 milion slipojn el kvardeko da asocioj [6] ; cxiu slipsendo kostas.

Iniciatoj de geneasocioj kaj unuopuloj

Servo GeneaNet arigas datenbazojn de multaj unuopaj aux profesiaj retanoj, samkiel bitigitajn civilstatajn aktojn, ecx sercxeblas Komerciston en nia familio . Pluraj dekmiloj da retarboj konsulteblas dank'al motoro GeneWeb.

Aliaj formoj ankaux cxeestas. Tiaj genegrupoj sur Yahoo! arigas laux geografiaj aux temaj kriterioj retanojn.

Diversaj senkostaj interhelpaj sistemoj ekzistas kiel FranceGenWeb[7], Fil d'Ariane[8], kaj LibrActes[9], dedicxite al interhelpo por kopipeto de geneaktoj en departement- aux komunumaj arkivoj, kaj iu ajn arkivservo Sercxadojn realigas nur bonvoluloj.

Samafomot:Necesa referenco

Samafomot:Necesa referenco

Genealogio kaj genetiko

Estas nova maniero sercxi siajn prapatrojn fondita ne plu sur studo de civilstataj registroj, sed sur DDA analizo. Laboratorio, en Usono kaj Britio, proponas tetojn ebligantajn identigi siajn forajn prapatrojn, sian devenregionon aux etnan grupon.

>Ankaux vidu

flankaj artikoloj

Verkoj

  • Filmo Genearbo de Im Kuxon-taek
  • "Resorcxi sian familian historion", Emilie Pécheul, Eldono Arsis 2008, pri ligoj kaj genealogiaj transsendoj

Eksteraj ligoj

Samafomot:Aliaj projektoj

Referencoj

  1. genedatenbazo Roglo
  2. Les Amis de Roglo
  3. Memorbazo de Defendministerio
  4. Le site de GeneWeb de l'INRIA
  5. Projekto @rbre - open 3D genealogy
  6. Arkivoj de municipo de Rennes retdisponeblaj
  7. Site web FranceGenWeb
  8. Site web Fil d'Ariane
  9. Site web LibrActes


Samafomot:Lien BA

Samafomot:Portalo genealogio

Kategorio:Genealogio