Rujenav: Difference between revisions

Se Vükiped: sikloped libik
Content deleted Content added
No edit summary
VolkovBot (bespikkeblünots)
p bot läükon: eo:Prahistorio moükon: vo:Rujenav
Lien 134: Lien 134:
[[el:Προϊστορία]]
[[el:Προϊστορία]]
[[en:Prehistory]]
[[en:Prehistory]]
[[eo:Prahistorio]]
[[es:Prehistoria]]
[[es:Prehistoria]]
[[et:Esiaeg]]
[[et:Esiaeg]]
Lien 197: Lien 198:
[[vi:Thời tiền sử]]
[[vi:Thời tiền sử]]
[[vls:Prehistorie]]
[[vls:Prehistorie]]
[[vo:Rujenav]]
[[war:Prehistorya]]
[[war:Prehistorya]]
[[wo:Njëkk-taariix]]
[[wo:Njëkk-taariix]]

Fomam dätü 06:05, 2010 yulul 12id

Samafomot:Prahistoriaj epokoj Oni nomas Prahistorio la periodon dauxrantan de la apero de prahomo gxis la komenco de "historio". Tiu cxi lasta gxenerale estas difinita kiel periodo komencigxanta kun la unuaj skribitaj tekstoj aux kun la apero de la unuaj historiaj fontoj. Prahistorio finigxas kiam historiaj fontoj ecx postaj disponeblas pri la koncerna civilizacio.

La dauxro de registrita historio estas plimalpli 5,000-5,500 jaroj. Kojnoskribo eble estas la plej malnova formo de skribo. Tamen cxar ekzistis multaj popoloj similstadiaj je tiuj "historiaj", kaj ne havantaj skribon, kaj estus strange ordigi ilin kun prahistorio, oni kreis ankaux la nomon "Protohistorio" rilate al tiuj periodoj. Temas pri periodoj dum kiuj la historiaj fontoj ekzistas, sed ili estas cxu postaj cxu eksteraj.

La termino Prahistorio montras ankaux la gravecon de skribajxoj en la okcidenta civilizacio. Sekve, en Egiptio prahistorio finigxas cxirkaux -3500, dum en Nov-Gvineo gxi finigxas cxirkaux 1900. Antaux ol rigardi historion alimaniere, temas ja pri gxisnuna kutimo por apartigi la diversajn partojn de Historio cxu homa cxu universala.

Kronologio

Samafomot:Cxefa Vidu la sintezan tabelon de la cxefaj kulturoj prahistoriaj de la malnova mondo. tradukota

La kronologio de la prahistorio estigigxanta en la 19-a jarcento, estas la konsekvenco de la laboroj fare de la imponaj taksonomiistoj de la antauxa jarcento, Lineo, Buffon, k.a. kiuj konsiderinde malantauxensxovis la originon de la vivo sur la Tero. Oni konsideras, ke tiu kronologio, rezulto de la malkovroj fare de Boucher de Perthes, estigigxis en 1912 de la pastro Breuil, sekve de la multnombraj prifosoj okazintaj en la dua duono de la XIXa jarcento.

Komence, prahistorio dividigxis en tri agxoj, kiuj respondas al la sinsekva uzado de tri diversaj teknologioj:

Nuntempe esploristoj ne plu uzas la terminon "sxtonepoko"; gxin anstatauxas nun la terminoj paleolitiko, neolitiko, ktp.

Siavice cxiuj tiuj epokoj estis dividitaj en pluraj periodoj, kies dauxroj malsamas por respondi al la prahistoriistajn bezonoj. La dividado klarigas sin pro diverseco de la "materialaj kulturoj" ekzistantaj dum cxiu epoko; iuj arkeologiaj situoj altvaloraj (aux simple cxar ili estis la unuaj el nova tipo, kiuj estis malkovritaj) utilis samkiel referenco por iu periodo kiel ekzemple Hallstatt [Halsxtata epoko] aux La Tène [Latena epoko] dum Ferepoko.

La jenaj periodoj apartenas ankaux al protohistorio:

Tiuj kategorioj bazitaj sur la studo de la dauxraj postrestajxoj (precipe sxtonilaro, kaj poste ceramika kaj metalurgia produktado), multe ekprecizis kun la modernaj sercxadiloj.

Aliaj kategorioj, kun pli mallonga dauxro, ekzistas, sed ili ne estas agnoskataj por cxiuj partoj de l' mondo aux de la sciencularo. Temas i.a. pri Kuprepoko aux Hxalkolitiko.

Lastatempe, la prahistoriaj periodoj komencis visxigxi che la kultur-nocio. Tiu plej fajna subdividado estas tutnova. Gxi konsideras la geografiajn limojn de la kuturaj areoj, kaj respondas al pli bona kono de prahistorio. Laux la francaj prahistoriistoj, kaj nur por Francio, 13 kulturojn oni konas dum sxtona agxo.

Periodoj de Prahistorio

Paleolitiko
  • Antaux 5 milionoj da jaroj : apero de Auxstralopiteko.
  • Antaux 3 milionoj da jaroj : apero de Homo habilis ofte rigardata kiel la unua vera Homo 1.
  • Antaux 400,000 jaroj : fajr-regado;
  • Antaux 80,000 jaroj : unuaj entombigoj ;
  • Antaux 30,000 jaroj : : Homo sapiens estas la sola homa specio, kiu pluvivas post la malapero de Neandertala Homo ;
  • Antaux 20,000 jaroj : pentrajxoj en la groto Lascauxx.
Neolitiko
  • Cxirkaux -12,000 / -10,000 : dolmenoj kaj menhiroj ;
  • Cxirkaux -10,000 : unuaj vilagxoj (Çatal Hüyük en Turkio);
  • Cxirkaux -3,000 : apero de skribo kaj fino de prahistorio (sed atentu: nur tie, kie oni konis kaj aplikis skribon!).

Jxusaj malkovroj de fosilioj en Cxadio kontrauxas tiun datadon. Ili pruvus, ke la unua Homo aperis antaux 7 milionoj da jaroj.

Gravaj prahistoriistoj

Samafomot:...

Problema difino

Kutima difino de Prahistorio estigas plurajn problemojn tiom pri la kriter-elekto kiom por determini la datadon de la tempaj limoj prahistoriaj.

Kriterioj de la Prahistorio-komenco

Prahistorio komencigxis kiam "aperis" Homo. Nu, Homo estas nur la rezulto de malrapida evoluo de specifa specio, kiu diferencigxis de aliaj "superaj simioj". Gxia apero-dato estas ne nur nekonata, sed ecx tutcerte ne sciebla. Tiu cxi problemo estas konata sub la nomo mankanta cxenero.

Datado de la Prahistorio-komenco

Samafomot:...

Kriterioj de la Prahistorio-fino

Samafomot:...

Datado de la Prahistorio-fino

Samafomot:...

Samafomot:Projektoj Samafomot:Stumpo

Samafomot:LigoElstara


Samafomot:Havenda artikolo