Vükiped:Dö Volapük/eo

Se Vükiped: sikloped libik

Volapuko (propralingve: Volapük) estas planlingvo inventita de Johann Martin Schleyer en 1879. Oni skribas ĝin per la latina alfabeto. Hodiaŭ ĝi havas kelkdek parolantojn. En 1879 germania prelato Johann Martin Schleyer /ʃlaɪər/ kreis novan lingvon por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. Laŭ Schleyer mem, tio okazis en la nokto de 31-a de marto, kiam li ne povis dormi kaj la projekto aperis preta, aŭ preskaŭ preta, en lia menso. En la jaro 1879, la lingvo estis publikigita en la gazeto «Sionsharfe», kaj poste libroforme en 1880. La ideo iĝis sufiĉe populara, kaj post kelkaj jaroj la nova lingvo Volapuko akiris anaron de pli ol centmil homoj tra Eŭropo kaj Ameriko. Okazis internaciaj kongresoj en 1884 (Friedrichshafen), 1887 (Munkeno), kaj 1889. En 1889 ekzistis 316 lernolibroj en 25 lingvoj, 283 kluboj, kaj ĉirkaŭ 25 gazetoj, inter kiuj Zi vol lölik. En la jaro 1887, la Usona Filozofia Societo fondis komisionon por esplori la sciencan valoron de Volapuko.

Malgraŭ tiu frua sukceso, post dek jaroj ĝia parolantaro frakasiĝis pro luktoj pri la reg- kaj reform-povo de la lingvo. La plimulto anstataŭe subtenis aliajn planlingvojn, ekzemple la tiam aperintan Esperanton. En 1931, Arie de Jong faris revizion de Volapuko, la tielnomatan Volapuko II, kiun ekuzis ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj parolantoj de la lingvo. Nuntempe malmultaj volapukistoj uzas tiun version. Oni rekomendas, ke se interesatoj volas kontakti kun vivaj volapukistoj do ili lernu la revizion Volapuko II; aliflanke, por la studoj pri historio de Esperanto pli interesa estas la originala formo (de Schleyer). (Legu pli...)